Saluton Karaj gevizitantoj. Estu bonvenaj al nia blogo.
Ni esperas ke ĝi estas agrabla al vi. Viaj vizitoj, komentoj, kaj aliaj estas ĝia ekzisto-pravo, ni ege dankas viajn komentojn, kritikojn kaj aliajn.
Ni enretigis novan version de la ludo Pendumito, kiel kutime en tiu ĉi ludo vi devas diveni vorton antaŭ ol esti pendumito, poste malfacilas ĉar pendumitoj ne rajtas ludi :)
La retadreso kie vi povas provi la ludon estas:
jueves, abril 26, 2007
Ludoj - Ludu kaj Lernu pri Venezuelo.
martes, abril 24, 2007
Kulturo - Armando Reverón
memportreto
Banĉambroj de Macuto.
La lia lasta krizo okazis en 1953, li estis internigita en la Klinikon de Báez Finol, la saman jaron en kiu oni aljuĝis al li la nacian pentro-premion, kuraĝigita pro tiu ĉi malfrua stimulo, li entuziasme laboradis por ekspozicio kiun anoncis la Muzeo de belartoj, kiam lin trafis la morto en la sanatorio San Jorge.
viernes, abril 20, 2007
La tablomonto Roraima
En la orienta regiono de la naturparko Canaima, meze de la regiono konata kiel "Gran Sabana", troviĝas la tablomonto plej alta el ĉiuj: la tablomonto Roraima.
Tablomonto aŭ tabulmonto (en sudameriko tepuy) en ĝenerala kompreno estas monto kun plata supro, kiu do similas al tablo. Nur kelkaj tablomontoj, inter kiuj troviĝas La Roraima kaj la Auyantepuy, estas grinpeblaj piede, sen grinpiloj, per deklivo laŭ longe de vertikala muro.
Deklivo kontraŭ vertikala muro
Arbo sur la vertikala muro
Kompreneble eblas supreniri la pinton per helikoptero, sed tiuj kiuj elektas tiun ĉi opcion, preterlasas la eblecon aprezi la vegetaĵaron kiu estas sur la grinpo-vojo. kie abundas orkideoj kaj filikoj.
La supro de la tablomonto Roraima estas tute rokoza, subite aperas diverformaj formiĝoj skulpitaj de la akvo kaj la vento. abundas flakoj, multaj el ili estas etaj "insuloj" el vegetaĵaro. foje plenaj ĝardenoj en 1/2 kvadrata metro.

Roka Formiĝo

ĝardeneto
La tablomonto Roraima havas kelkajn interes-lokojn. la "maverick", tiel nomata pro ĝia simileco al la aŭto maverick, ĝi altas 2725 metrojn super la marnivelo pro kio ĝi estas la plej alta punkto. la "Jacuzzis" estas etaj cirklo-formaj naturaj naĝo-basenoj.
La triobla punkto kiu per lim-ŝtono indikas al la ni la landlimon inter Venezuelo, Brazilo, kaj la Gujano esekiba, tre proksime de tiu ĉi loko estas la valo de la kristaloj(tiel nomata pro la abundo de ŝtonoj el kvarco) kaj la "Foso" kiu estas kava roko kun akvo kie la plej aventuremaj povas sin bani.
la lim-ŝtono
La "Foso"
La tablomonto Roraima havas lokojn tre taŭgajn por tendumi nomatajn "la hoteloj", ili estas ejoj sub la roko kiuj ŝirmas kontraŭ la pluvo, ĉiam ofta, la vento kaj la malvarmo.
jueves, abril 19, 2007
La Gran Sabana
La Gran Sabana(La granda Savano) troviĝas ene de la naturparko Canaima, sude de Venezuelo, en la Ŝtato Bolivar, ĝi estas unu el la preferataj turismaj cellokoj de la Lando, kun vidaĵoj kiuj ne troveblas en aliaj mondpartoj.Tiu ĉi naturparko havas du tre malsamajn regionojn. La orienta regiono, kie troviĝas la Gran Sabana; kaj la okcidenta regiono, kie troviĝas la akvofalo Angel kaj la laguno de Canaima.
En la Gran Sabana abundas riveroj kaj akvofaloj, jen fotaĵoj de kelkaj el ili.

kio plej altiras la atenton en la Gran Sabana estas la tablomontoj, la plej alta el ĉiuj estas la tablomonto Roraima, ĝi estas 2700 metrojn alta.
sábado, marzo 10, 2007
Insularo Los Roques
Los Roques estas Venezuela Insularo, situanta en la Kariba Maro, 168 km norde for de la Guaira, La Haveno de Karakaso, Dank’ al ties beleco kaj ekologia graveco ĝi estis deklarita NaturParko en la jaro 1972, Ĝi estas unu el la plej grandaj NaturRezervejoj de la Kariba Maro.
La Insularo konsistas el pli malpli 50 malsamaj Insuloj, la plej grava, El Gran Roque, estas la ununura loĝata kaj kie troviĝas la Flughaveno. La aliaj gravaj Insuloj estas Francisqui, Nordisqui, Madrisqui kaj Crasqui. Tamen, ne kontentigu vin nur per tiuj ĉi Insuloj, rifoj kaj aliaj insuletoj ne malpli vizitindas.
La Rifoj
Vi povas iri al la eta Rifo de Rasqui, proksime al El gran Roque, kie la ununura konstruaĵo estas kelkĉambra Gastejo, pro kio ĝi pli similas al privata insulo.
esquises, kie la Scienca Fondaĵo los Roques havas programon nomatan “Adoptu Mar-Testudon” kiu ebligas al vi patroni Martestudon, ricevante la adopto-ekipaĵon kaj partoprenante lotadon por la liberigo de via Martestudo en los Roques.
Ne gravas kiom longe vi rest
os, sed se via vizito okazus dum langusta sezono (de novembro ĝis aprilo), ne preterlasu la ŝancon manĝi languston en los Roques.Preskaŭ ĉiuj Gastejoj situas en El Gran Roque, de kie eliras Boatoj al la aliajj Insuloj, precipe al Insuloj, Francisqui, Madrisqui, Kaj Crasqui. Ankaŭ eblas gasti en Velŝipo aŭ Jakto, kiuj vojaĝadas de unu insulo al la alia.
Se vi deziras iri al Los Roques, ne hezitu kontakti nin, Ni trovos por vi la plej bonan gastejon kaj helpos vin ĝui vian restadon.
viernes, marzo 09, 2007
domingo, noviembre 05, 2006
KulTur - Cxefpagxo -
Saluton !!
KulTur estas Turisma Kooperativo kiu celas organizi ekskursojn en Venezuelo por Ekterlandanoj...Ni volas priservi turistojn en nia lando precipe per esperanto.
Ni volas starigi kelkajn demandojn kies respondoj ege helpus al ni prilabori la laborplanon de nia kooperativo kaj la celgrupon..kaj tiel defini nian agadkampon.
- Cxu vi iam planis viziti venezuelon ? se jes, cxu vi realigis vian planon ?
- kion vi konas pri Venezuelo ?
- cxu vi preferas montaran aux plagxan turismumadon ?
- Kio decidigus vin turismumi en Venezeulo
- Kio plej zorgigas vin dum turismumado ?
Espereble vi respondos niajn demandojn.. tio ege helpos nin.
Antauxdankon.
Manuel Ortega















